Sant Jordi (Sankta Georgo)

Sant Jordi (aŭ Sankta Georgo) estas unu el la plej konataj ferioj de Katalunio. Kaj kial estas tiel konata? Ĉar ĝi estas la kataluna ferio de la amo kaj la libro. Ĉie en Katalunio la vendistoj de libroj kaj floroj starigas standojn por vendi la lastajn librojn de la plej konataj verkistoj, kaj ankaŭ la plej belajn rozojn.

La tradicio rakontas, ke la viroj donacas al la virinoj rozojn, kaj virinoj, donacas al la viroj librojn, sed nun ĉiuj donacas librojn kaj rozojn al ĉiuj. Ĉar havi belan rozon kaj interesan libron plaĉas al ĉiuj, ĉu ne? Je la tago de Sankta Georgo (la 23a de Aprilo) la vendoj de libroj multiĝas, kaj estas normala vidi homoj, kiuj normale ne aĉetas librojn, promenantaj kun du aŭ tri libroj tra la Rambla de Barcelono (unu el la plej konataj stratoj de la turismuloj).

Kiam la kvarenteno finiĝos, se vi havas la okazon, vivi tiun ĉi tagon en Barcelono (aŭ aliaj grandaj urboj en Katalunio) estas unu el la plej belaj spertoj, kiun oni povas sperti.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Back To Top