Jes, mi havas podkaston

Se la mia memoro ne eraras, mi komencis lerni esperanton je la 2015. Sed mi ne lernis la lingvon konstante dum tiu ĉi kvin jaroj. Mi ekkomencis, sekve mi forlasis lerni, kaj denove ekkomencis, kaj tiel plu. Sed, dum la lastaj kvar aŭ kvin monatoj, mi decidis lerni pli kaj bazi la lernado sur paroli pli, skribi pli kaj plibonigi mian propran vortaron. Kaj nun, mi sentas ke mia nivelo de esperanto plibonigis, kaj mi certe povas havi kunparoladojn sen farti nesekure. Paŝon post paŝon, iom post iom.

Sed mi kredas ke io mankas. La plimulto de miaj geamikoj, kunlaboruloj kaj homoj ĝenerale, kiujn mi kunparolas pri la Internacia Lingvo, scias nenion pri ĝi. Kaj estas ofte malfacila rakonti pri la lingvo, ĝia mondo kaj ĝia filozofio kiam oni ne havas la tempon. Do, mi pensis ke mi devus fari ion. Kaj mi kreis podkaston.

Kion mi rakontas ĉi tie? Mi volas priparoli la mondon ĉirkaŭ la lingvo: kie la esperantistoj renkontiĝas, kion ili faras en la renkontiĝoj, la muziko kiun ili aŭskultas, la filmoj kiujn ili vidas ĉe Youtube, aŭ eĉ la aliaj lingvoj kiuj volas deveni la idojn de Esperanto (jes, Ido, mi parolas pri vi!).

Do, se vi kredas ke vi komprenas la katalunan, kaj volas spezi 20 minutojn aŭskultante ulon kiu parolas pri aferoj, kiujn vi jam scias, “Hej Fraĉjo!” estas via podkasto. Sekvu la ligilon!

https://hejfracxjo.antic.enricpineda.cat

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Back To Top