La oficialeco de la kataluna lingvo en la Eŭropa Unio

La diskuto denove ekas: Plataforma per la Llengua kaj aliaj asocioj petis, ke la kataluna lingvo fariĝu oficiala lingvo en la Eŭropa Unio, pere de kuna komunikaĵo. Kaj ili vere pravas: estas pli homoj kiuj parolas la katalunan, ol tiuj kiuj parolas lingvojn kiel la norveĝa aŭ la irlanda, kaj ĝi meritas ke oni povas uzi ĝin normale en la Eŭropa Parlamento. Tamen, la kontraŭuloj havas tre gravan argumenton: tiu rimedo estas multekosta.

Tio bezonas klarigadon: aldoni novajn lingvojn kunportas trovi tradukistojn de tiuj lingvoj al la aliaj oficialaj lingvoj de la EU (teorie). Tio signifas dungi 27 tradukistojn, kaj tio eble ne supozas tre grandan klopodon, sed certe iu pensus, ke ni tion ne bezonas. Se ni unuigas la kostojn de la tradukadoj de la tuta kvanto de leĝo-dona agado de la Eŭropa Parlamento, tio certe multekostas.

Aliflanke, kvankam la oficialaj lingvoj de la 27 ŝtatoj estas oficialaj ene de la sidejo, finfine la oficialaj laboraj lingvoj estas nur tri: la angla, la franca kaj la germana. Irlandoj, francoj, germanoj, maltoj, belgoj kaj kelkaj ĉeĥoj kaj nederlandoj, kiuj havas tiujn ĉi lingvojn kiel denaskaj lingvoj, ne bezonas klopodi por labori tien. La aliaj, jes.

Ĉu estas rimedo por solvi tion? Jes ja! Sed tio kunportas akcepti, ke naturaj lingvoj ne povas fariĝi neŭtrala kaj ĵusta laborlingvo. Do, la logika solvo estas konsideri esperanton. Tiu ĉi artefarita lingvo permesus, unue, ŝpari grandan amason de mono. Due, tio mildigus la kreadon de laboraj dokumentoj, kiujn oni ne bezonus traduki, ĉar la nura oficiala lingvo estus esperanto, kaj fine tio alniveligus ĉiujn parlamentanojn kaj laboristojn, per lernado de dua lingvo.

Malfeliĉe, tio ankaŭ kunportas tiom da pensmanieraj, politikaj kaj moralaj ŝanĝojn, ke ĉiuj opinius ke tio estas neebla. Ĝustas pagi monojn kaj ne kolerigi la grandajn eŭropajn potencojn. Sed vi, kiu nun legas tiun ĉi artikolon, pripensu kaj diru al mi se tio ne estas bona ideo. Komentu la artikolon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Back To Top